歌手 Kajto Rabista Dormo

Ha dormo, kiu al mi rabas
minutojn de la viv',
sur mia koramboso frapas
martelo de malammotiv',
ĉar miaj tagoj estas jam mallongaj
sen ankaŭ tio,
ke vi min lasas sen konscio
al porka stagno, al stuporoj ronkaj.
Mi, mi volas koni
ĉiun momenton de etern'.
Mi, mi volas spioni
plej etan spasmon de la homoverm',
penetri en komprenon ĝis la fundo,
kaj legi de l' epokoj ĉiun paĝon,
ne perdi mian junulaĝon
marasme kvazaŭ apudfajra hundo.

Esti poet' en mi sopiro ardas:
mi volas krei ja generi belon!
Sed ve, ho ve, mi nur rigardas,
ne vidas, ne traboras ŝelon,
ĝis la kerno, ĝis la kerno.
Mi scias, ke por poetiĝi
mi devas min dediĉi
al vivopleno da senfina lerno.
Tial, ho dorm' kruela, mi domaĝas
vian neforskueblan jugon.
Vin nur devige mi omaĝas ,
klinas, klinas la nukon,
ĉar plonĝas mia kap' al la kuseno,
kaj miaj okuloj krevas,
valorajn horojn mi nevole devas
pasigi en senfrukta sveno,
pasigi en senfrukta sveno,
pasigi en senfrukta sveno.

Esperanto Songs, Vol. 1 專輯歌曲

歌曲 歌手 專輯
En La Fronto De Gandesa Kaj Tiel Plu  Esperanto Songs, Vol. 1
Maria Amindaj  Esperanto Songs, Vol. 1
Oe, Oe En La Ŝipo! Jacques Yvart  Esperanto Songs, Vol. 1
Konko Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
Delonge Quintino & Blasterjaxx  Esperanto Songs, Vol. 1
Amu Min Quintino & Blasterjaxx  Esperanto Songs, Vol. 1
Kiam Mi Restas Sola Quintino & Blasterjaxx  Esperanto Songs, Vol. 1
Rabista Dormo Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
cal ant devil A franca (revenant E的vi辣Frank O) Quintino & Blasterjaxx  Esperanto Songs, Vol. 1
en來Haven的pon T-av恩 Ĵak Le Puil  Esperanto Songs, Vol. 1
EST UV IME碼 Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
AR大S have那vivo Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
nun mall U馬上E卡斯特Re Persone  Esperanto Songs, Vol. 1
Masko Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
Pro Kio? Carina  Esperanto Songs, Vol. 1

Kajto 熱門歌曲

歌曲 歌手 專輯
AR大S have那vivo Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
Masko Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
Rabista Dormo Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
Konko Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1
EST UV IME碼 Kajto  Esperanto Songs, Vol. 1